neĝo

*neĝ/o

  1. Kristaliĝinta akva vaporo, kiu defalas de la atmosfero en formo de blankaj malpezaj floketoj: la neĝo falis ĉiam pli dense (Z); dika tavolo da neĝo; lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo (X); li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara (Z); neĝo kaŝas nur ĝis printempo (Z) (pf). [VIDU] neĝplugilo.
  1. (fm) Kokaino: neĝisto (detala ŝakristo), neĝulo (dependulo).
  • neĝa
    Rilata al neĝo: neĝaj montosuproj; neĝa blovado (Z) (blizardo); (f) neĝa ovoŝaŭmo; la Neĝa Reĝino (Z).
  • Neĝa
    Nomepiteto de alta montaro en la S parto de Hispanio (3°20'U, 37°07'N) kaj en Kalifornio (119°U, 38°N) (Sierra Nevada).
  • neĝas (ntr)
    Falas neĝo: se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo (Z) (pf).
  • neĝero
    Sesangula floketo el neĝo: saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero (Z).
  • Neĝulino
    Persono el fabelo de Grimm.
  • neĝduno
    Vd duno.
  • pluvneĝo
    Pluvo kaj neĝo kune falantaj. [VIDU] neĝborulo, neĝbulo, edelvejso.

    neĝo


    Esprimoj

    Amaso da, dika tavolo da neĝo.
    Blanka neĝa sternaĵo.
    Branĉoj falas sub la neĝo.
    Branĉoj lanugaj de neĝo.
    Buboj batalantaj per neĝbuloj.
    Esti pli blanka ol neĝo.
    Fluidigi neĝon.
    Lavange kreski.
    Neĝa blovado.
    Neĝeroj kirliĝas en la vento.
    Neĝi en grandaj flokoj.
    Neĝo brilas, glimas sub la suno.
    Neĝo falas dense, same kiel se da ĝi pluvus.
    Neĝo kovras teron.
    Neĝo vatas la tutan pejzaĝon.
    Obtuze tondra bruo de lavango.
    Regiono fortranĉita de la mondo dum la tuta vintro.
    Tero estas kovrita de neĝo.
    Trabati al si vojon en la neĝo.
    Ŝoveli irejon en la neĝo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    neĝa,neĝa galanto,neĝa mikroto,neĝamaso,neĝas,neĝborulo,neĝbulo,neĝduno,neĝemberizo,neĝero,neĝfloro,neĝhomo,neĝleopardo,neĝopluvo,neĝostrigo,neĝoŝtormo,neĝoŝuo,neĝpasero,neĝplugilo,Neĝulino,ovoneĝo,pluvneĝo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    Sierra Nevada
    atmosfero
    blanka
    edelvejso (neĝfloro)
    floketoj
    kirli
    kokaino
    kotono
    kristalo
    lanugo
    lavango
    malpeza
    neĝo fandiĝas
    ruli neĝbulon
    vaporo
    vato
    vetero
    vintro

    Ankaŭ vidu:

    vetero

    Iel rilatitaj:

    atmosferx blankx blizardx buraskx edelvejsx falx fandx flokx florx glacix kirlx kokax kotonx kristalx lanugx lavangx meteologix meteorologix ovx pezx pluvx skix vaporx vatx veterx vintrx