larĝa

*larĝ/a

  1. Granda laŭ la direkto perpendikla al la longo: larĝa rivero, strato, lito, pordo, fasado, brusto, vizaĝo, mano; branĉlarĝa arbo (Z); larĝranda ĉapelo; la knabino estis tiel same granda kiel Gerda, sed pli larĝaŝultra (Z).
  1. Havanta ian difinitan dimension laŭ tiu direkto: rubando du centimetrojn larĝa; vojeto larĝa je du pasoj; la markolo estas 32 kilometrojn larĝa.
  1. (f) Ne havanta ĝenajn limojn; lasanta agliberecon: larĝa (ne alĝustigita) vesto; havi larĝan konsciencon (Z) (ne esti tre skrupulema); promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa (Z); larĝa estas la pordego kaj vasta la vojo kondukanta al la pereo (N); havi larĝan buŝon (X) (esti maldiskreta); vorto uzata larĝasence; havi larĝajn ideojn (esti komprenema).
    vasta, liberala, tolerema.
  • larĝe
    En larĝa maniero: la pordon li malfermis larĝe (Z); larĝe malfermi la okulojn (Z); ŝi oscedis larĝe kaj laŭte (Z); el fremda ledo oni tranĉas larĝe (Z); vivi larĝe kaj lukse (Z).
  • larĝo
    Difinita dimensio de io, mezurata laŭ la direkto perpendikla al la longo: la larĝo de kvin ulnoj (X); tiu ŝtofo havas unu metron da larĝo; kurtenoj en duobla larĝo; oni malfermis en la plena larĝo la pordegon (Z); stratoj, kies larĝo apenaŭ sufiĉis por bone ŝarĝita azeno (Z); ili okupas la tutan larĝon de la trotuaro (Z).
  • larĝaĵo
    Peco de ŝtofo, kalkulita inter la du randaĵoj: meti du larĝaĵojn en unu kurteno.
  • larĝeco
    Eco de io, kio estas larĝa 1 kaj 3: la larĝeco de la foso malhelpis la transsalton; la larĝeco de lia spirito.
  • larĝigi
    Fari ion larĝa: larĝigi jupon, diskuton.
  • dislarĝigi
    Dise larĝigi: la korteganinoj stariĝis antaŭ ŝi, dislarĝigis siajn vestojn (Z) (por ĝin kaŝi); la kapo de la arbo dislarĝiĝis (Z); la manoj kun naĝmembranoj dislarĝiĝis en formo de ventumilo (Z); (f) tiam la ebloj de teknika progreso dislarĝiĝos.
  • *laŭlarĝe
    Transverse: trairi la landon laŭlonge kaj laŭlarĝe (X).
  • *mallarĝa
    1. Malgranda en la transversa direkto: la fuko longa kaj mallarĝa kiel rubandoj (Z); mallarĝa vojeto (Z), pordo (Z); mallarĝejo de valo; mallarĝigi manikojn de mantelo.
      malvasta.
    1. Havanta ĝenajn limojn; ne lasanta multe da libereco: mallarĝa estas la pordo kondukanta al la vivo (N); mallarĝa cerbo.
  • plilarĝigi
    Fari ion pli larĝa.
  • fingrolarĝo
    Larĝo de unu normala fingro: okulmezure, je du fingrolarĝoj dekstre!
  • manlarĝo
    1. Larĝo de normala mano: unu manlarĝo dekstre de la bulforma arbo.
    1. [BIBLIO] Spano: lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlarĝo (X); manlarĝa listelo (X).


    Cambro duoble pli longa ol larĝa. Larĝa ŝpuro, normala ŝpuro (1,435 m) : (traklarĝo), etspura trako. Listelo kiu havis la larĝon de manplato. Longo, larĝo, alto, diko, profundo, diametro. mal'larĝa, streta. Malfermi la pordon en plena larĝo. Mezuri la larĝon, la rapidecon, la pezon de. Oni devas fari merkatesploron tute larĝan. Pordon fermi, ŝlosi, barikadi, rigli ; lasi larĝe, duone malfermita. Rigardi per larĝe malfermitaj okuloj. Vivi larĝe kaj lukse. Viziti, trairi landon laŭlonge kaj laŭlarĝe.
    alta. dimensio. granda. lando. merkato. normala. pli. riĉa. tuta.

    Iel rilatitaj:

    altx avenux dikx dimensix grandx landx longx merkatx normalx pezx plenx pli profundx randx riĉx tutx vostx