ĥimero

*ĥimer/o

  1. [MITOLOGIO] Monstro kun leonkapo, korpo de kapro kaj vosto de serpento mortigita de Belerofono.
  1. Nerealigebla produkto de la fantazio: longtempe multaj kredis, ke artefarita lingvo estas ĥimero.
    fantaziaĵo, iluzio, revo, utopio, ĥimerkastelo.
  1. [BIOLOGIO] Organismo, konsistanta el herede du- aŭ plur-specaj ĉeloj.
  1. [ZOOLOGIO] G. (Chimaera) de kartilagfiŝoj el la subklaso de holocefaloj kun longa, fadenforma vosto.
  • ĥimera
    Nerealigeble fantazia: ĥimera projekto (B).
  • ĥimerulo
    Iu, kiu kovas ĥimerojn 2.
  • ĥimeroformaj
    [ZOOLOGIO] Ordo (Chimaeriformes), la sola nun vivanta ordo de holocefaloj.

    Iel rilatitaj:

    Belerofonx abstraktx kastelx