primo
prim/o (Z)
- [MATEMATIKO] Pozitiva entjero, kiu ne estas produto de pozitivaj entjeroj krom 1 kaj si mem: la unuaj primoj estas 2, 3, 5, 7, 11,...; 6 estas neprimo (SIN. kunmetita nombro).
- Diservo, kanonika horo (je la 6a matene).
horo 6.
- [SPORTO] La unua pozicio en skermado.
gaŭsa primo
[MATEMATIKO] Gaŭsa entjero, kiu ne estas produto de aliaj gaŭsaj entjeroj krom la evidentaj: 2 estas primo, sed ne gaŭsa primo. prima
[MATEMATIKO] Rilata al primo: du entjeroj estas primaj inter si, se ilia plej granda komuna divizoro estas 1 (ili ne nepre estas primoj).
Iel rilatitaj:
horx