lako

*lak/o

  1. Guma rezino brune ruĝa, kiun oni rikoltas, entranĉante la ŝelon de kelkaj sp-oj de orientaziaj arboj el la fam. de anakardiacoj, ekz. urusio.
  1. Tiu substanco, uzata kiel ligilo de pigmento, prezentanta tre fortan brilon kaj malmolecon, kaj uzata de ĉinoj, japanoj k.a. en arta meblofarado.
  1. Ruĝe bruna vakso, sekreciata de la epidermaj glandoj de lakokoĉo, kaj uzata i.a. kiel kolorilo kaj kosmetikaĵo.
    ŝelako.
  1. Nesolvebla komponaĵo el kolora organika substanco kaj metalaj saloj (mordantoj), uzata kvazaŭ pigmento 2, ekz. karmino.
  1. Imitaĵo de lako 2, konsistanta el rezino (kopalo, kolofono ks), solvita en vernison.
    emajlo, glazuro.
  • laki (tr)
    1. Surkovri kaj surpentri per lako 2-5: oni retrovis en Koreio lakitajn objektojn el la Han-epoko.
    1. Surkovri per tre brila kaj malmola farbotavolo: lakitaj ŝuoj; belegan lakitan ŝelon de juglando ŝi ricevis kiel ludilon (Z).
  • lakaĵo
    Meblo lakita 1: la lakaĵoj de Koromandel estas la plej famaj.
  • ŝpruclakado
    Surkovrado, helpe de aerprema pistolo, de surfaco per ia lako 2: ŝpruclakado de aŭtomobila karoserio.
  • ungolako
    Speco de verniso por la ungoj.

    lako


    Iel rilatitaj:

    apretx farbx meblx vestx ŝtofx