sitelo

*sitel/o

  1. Pli-malpli regule cilindra vazo, el ligno, metalo, plasto aŭ tolo, kun movebla duoncirkla tenilo, destinita por la transporto de likvoj: sitelo por melki, por ĉerpi akvon el la rivero; pluvis kvazaŭ per siteloj (Z); (f) fali de sitelo en barelon (Z) (de malbona stato en pli malbonan); sitelportilo (vekto).
    kuvo, kruĉo, tino.
  1. Enhavo de sitelo, rigardata kiel mezuro: sitelo da glacieroj; versu po unu litro en unu sitelon da akvo; sitelo da farbo.


Iel rilatitaj:

barelx duŝx farbx