hebreo

*hebre/o (maj. en L.B.)

  1. [HISTORIO] Ano de antikva semida gento kiu fiksiĝis en Palestino kaj rigardis Abrahamon kiel sian prapatron (Izraelidoj): li vidis, ke du hebreoj malpacas (X); mi estas hebreo, mi respektas la Eternulon (X); Epistolo al la hebreoj (N) [VIDU] Israelo.
  1. Judo: en Rusujo la lernado por la hebreoj estas afero tre malfacila (Z); la granda persekutado de la hebreoj komenciĝis dum la krucmilitiroj (Z); sed kion fari? hebreo ja alkutimiĝis! (Z).
  • hebrea
    1. Rilata al hebreoj; la hebrea lingvo, literaturo.
    1. Rilata al judoj: la hebrea kvartalo (Z) (geto); la hebrea strato (Z), komunumo (Z).
  • hebreeco
    Aparteneco al la hebrea gento: ĉiuj miaj idealoj estas sendisige ligitaj kun mia hebreeco (Z).
  • hebreino
    Virino hebrea.
    1. ne kiel la Egiptaj virinoj estas la hebreinoj (X);
    1. la beleco de la hebreinoj havas karakteron specife kortuŝan (Z).
  • hebreismo
    1. Sistemo de penso aŭ religio de la hebreoj.
      judismo.
    1. Apartaĵo de la moroj aŭ de la lingvo de la hebreoj.
  • hebreisto
    Studanto de la hebrea lingvo aŭ religio.
  • nehebreo (Z)
    Homo, kiu ne estas judo.
    gojo.
  • novhebrea
    Rilata al la lingvo nun parolata en Israelo [VIDU] jido.

    Iel rilatitaj:

    Aaronx Abrahamx Adamx Adonaj Adonx Aĥaŝveroŝx Bet-Leĥemx Betanix Cebaot Danielx amen bar-micvx bekx cirkumcidx efodx judx