standardo

*standard/o

  1. Flago, servanta kiel solena militista, religia, regna, nacia aŭ partia simbolo: la standardon Johanino portas antaŭ la batalanta militistaro (Z); venis la Danoj, kun la standardo de la Kruco (Z); levu standardon super la popoloj (X); procesio kun flirtantaj standardoj (Z); la verda standardo estas io pli, ol simpla signo de lingvo (Z); grupiĝi ĉirkaŭ sia standardo; (f) fari el io sian batalan standardon (Z); defaligi la E-istojn de ilia ĝisnuna standardo (Z).
  1. [BOTANIKO] La supra (dorsa) petalo de la korolo de la fabacoj kun papiliformaj floroj.
    alo, kareno.
  • standardisto
    Oficiro, komisiita porti la standardon en revuo, batalo.

    standardo


    Iel rilatitaj:

    alx arbx legomx