kareno

karen/o

  1. [ŜIPOJ] La malsupra ŝipoparto troviĝanta sub la akvolinio: la karenoj estas ofte tegitaj per kupro.
    kilo.
  1. [AVIADO] ŝirmtegita, glata surfaco sur la subo de la ŝelo de flugboato aŭ hidroplano.
  1. Parto de organo kun formo de kareno 1.
    karino.
  1. [BOTANIKO] La du kuniĝintaj malsupraj petaloj de la korolo de la fabacoj kun papiliformaj floroj.
    alo, standardo.
  • kareni (tr)
    Purigi, ripari la karenon de ŝipo.
  • karenforma
    Prezentanta formon kvazaŭ de kareno: karenforma frunto en heredosifiliso.

    kareno


    Eble rilatitaj:

    alx, arbx, havenx, kilo, kilx, legomx,