bando

Aro da individuoj, kune irantaj aŭ agantaj, k sekve:
  1. Irantaro, precipe pp muzikistoj: bando da muzikantoj; ĵazbando; (f) bando da migrantaj birdoj (B).
  1. (fm) Kunludantaro, orkestro, ensemblo en ĵazo, roko aŭ alia populara muziko.
  1. (pj) Aro da homoj, kuniĝintaj por malaprobinda aktivado, ĝenerale gvidataj de estro(j): ni kunmetos bandon da rabistoj (Z); inter la bando de Moor vi ne trovis eĉ unu solan perfidulon (Z); bando da huliganoj; bandanoj, bandestro.
    grupo, hordo, roto, trupo.

Bildvortaro


130-31 : noktokluba bando (32-39)
130-32 : gitaristo
130-33 : elektra gitaro
130-34 : sintezilo
130-35 : sintezilisto
130-36 : kantistino
130-37 : drumisto
130-38 : drumo
130-39 : mikrofono
130-40 : miksotabulo
130-41 : laŭtparolila skatolo

Iel rilatitaj:

-ar arx banditx ensemblx grupx hordx orkestrx rotx trupx