hordo

hord/o (Z)

  1. Tribo el nomada popolo: Tataroj el nomada hordo (G).
  1. Senorda, malbonfara bando: la Eternulo sendis sur lin hordojn da ĥaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj (X); la hordoj de la flagelantoj, kiuj vagadis tra la Rejna regiono (Z); (f) junaj sinjoroj el fremdaj landoj horde nin invadis (G).
  • la Ora Hordo
    Plej okcidenta el la mongolaj regnoj, kiu inter la 13a kaj la 16a jc subigis al si la rusajn princlandojn.

    Iel rilatitaj:

    -ar bandx