legio

*legi/o

  1. Korpuso en la antikva Romana armeo, inter 3 kaj 6 mil infanterianoj: la legioj de Cezaro.
    centurio, falango, kohorto, hordo.
  1. Nomo de speciala taĉmento, en diversaj modernaj armeoj: la Araba Legio de Jordanio; la Fremdula Legio (en la franca armeo); (simbole) la Honora Legio (franca ordeno por civila aŭ militista merito).
  1. (f) Granda armeo, multego: tuta legio da anĝeloj (Z); mia nomo estas Legio, ĉar ni (la demonoj) estas multaj (N).
  • legiano
    Membro de legio.

    Iel rilatitaj:

    -ar