tokso

toks/o


[MEDICINO] [BIOLOGIO] Veneno, konsistanta el difinita kemia substanco: cianida acido, brucino, striknino estas toksoj.
toksino, drogo.
  • toksa
    De tokso, rilata al tokso: toksa sekrecio; toksa efiko de nikotino.
  • toksi (tr)
    Sorbigi tokson al histoj: homo toksita de funga tokso, de alkoholo.
  • toksado
    Ago toksi: akuta, kronika toksado.
  • tokseco
    Grado de toksopovo de substanco.
  • toksiĝi
    Sorbi tokson (pp histo, organismo): plumba, alkohola toksiĝo; memtoksiĝo pro nefunkciado de la renoj.
  • toksiĝemulo
    Toksomaniulo.
  • toksomanio
    Kutima kaj ekscesa uzado, per ingesto aŭ injekto, de toksoj, pli speciale de drogoj, ekz. alkoholo, kokaino, morfino, nikotino, opiaj alkaloidoj: toksomanio estas ofte noca kaj estigas alkutimiĝon kaj psikan k/aŭ korpan dependecon.
  • toksomaniulo
    Malsanulo trafita de toksomanio.
  • toksologo
    Specialisto pri toksologio.
  • toksologio
    Parto de medicino pri toksoj kaj iliaj efikoj al la organismoj.
  • antitokso
    Substanco, kapabla senaktivigi tokson.
  • kontraŭtokso = antitokso.
  • sentoksigi
    Per medicinaj rimedoj, liberigi iun je toksiĝo: senigi opiofumanton, drinkemulon.
  • sentoksigado
    Kuracado, destinita elimini la toksojn kaj ripari la kaŭzitajn perturbojn: sentoksigado estas ĝenerale praktikata en hospitalo.
  • teletokso
    [BIOLOGIO] Substanco, sekreciata de vivulo, kaj kiu je distanco toksas aliajn vivulojn aŭ inhibas ilian kreskadon.
  • teletoksado
    Ago teletoksi: teletoksado de herboj fare de la teletoksoj de la radikoj de timiano, de la folioj de juglando.

    toksx


    Iel rilatitaj:

    alkaloidx anafilaksix arsenikx atropx azidx barbiturx berilix ceruzx ekologix tex