cembro

cembr/o (Z)

[ BOTANIKO] Sp. de pino (Pinus cembra), konifera arbo el Eŭropo (Alpoj k Karpatoj), kun ŝosetoj portantaj longajn pinglojn po 5, kun densa, pli-malpli kolonforma branĉaro k kun mallongaj, staraj, senpedunklaj konusoj; la ligno estas bonkvalita k la grandaj, tre mallonge alaj semoj manĝeblaj.
Siberia pino.

Iel rilatitaj:

BOTANIKO arbx koniferx konusx pinglx pinx