estetiko

estetik/o

  1. Tiu parto de la filozofio, kiu temas pri la belo en la naturo k en la artoj.
  1. Konformeco al la reguloj pri beleco: E. estas plena je harmonia k estetiko (Z).
  • estetika (1)
    Konforma al la sento de la belo: estetika spektaklo; bone deklamite, kun estetika sento! (Z).
  • estetikisto
    Specialisto pri estetiko 1.
  • estetikulo
    Homo, kiu dediĉas tutan sian atenton al estetiko 2.

    Iel rilatitaj: