labirinto

labirint/o (1)

  1. Implikita, neregula interplektaĵo de vojoj, el kiu estas malfacile trovi eliron sen gvido: konfuzita labirinto da sennombraj ĉambroj (Z); boska labirinto en plezurĝardeno; vagado tra la strata labirinto de Kopenhago (Z); (f) vi, kiu vagadis tra la labirinto de la mondo (Z); (en la vivo) konfuzitaj labirintoj [...] , nenia eliro, nenia gvida stelo (Z).
  1. [ARKITEKTURO] Meandra desegno en la pavimo de Mezepokaj katedraloj, kiun la fideluloj sekvis genue, kvazaŭ kalvarian vojon.
  1. [ANATOMIO] Tiu parto de la interna orelo, kie estas la organoj de la orientado: membraneca, osta labirinto.
    kokleo, kanalo 4, timpano.
  1. (f) Implikita aranĝo, kie la menso konfuziĝas: oni ne povos sin orienti en tiu ĉi sovaĝa labirinto (Z) (de Volapüko); la labirinto de la proceduro.
  • labirinta
    Implikita kiel labirinto: labirintaj deduktoj.
  • Labirintoj
    Nomo de kelkaj konstruaĵoj kun labirinta plano, inter kiuj la palaco de la reĝo Minoo, en Kreto ( [VIDU] Dedalo) kaj la palaco de la faraono Amenemheto la Tria.

    labirinto


    Iel rilatitaj:

    Dedalx orelx ĝardenx