konko

*konk/o

  1. [ZOOLOGIO] Kalka tegaĵo de multaj moluskoj: konko de heliko, mitulo, ostro.
    karapaco, pekteno, ŝelo.
  1. Objekto iel similforma: konko (manŝirmilo) de spado; konko de seruro; [ARKITEKTURO] konko de nico (kvaronsfera supra parto).
  1. [ANATOMIO] Organo similforma: orela konko (concha auriculae: profunda kavo en la meza parto de la orela aŭriklo); nazaj konkoj (concha nasalis: volviĝintaj ostlamenoj en la naza kavo).
  1. [MITOLOGIO] Granda konko, uzata de Tritonoj kiel trumpeto.
  • konkaĵo
    Konko, el kiu la molusko malaperis: kolekti konkaĵojn sur la plaĝo.
  • konkego
    Granda konko, aŭ ties skulptita imitaĵo el marmoro, en kiu plaŭdas fontano.
  • konkulo
    Konkoporta molusko.
  • konkohava
    [GEOLOGIO] (pp petro) Enhavanta fosiliajn konkojn.
  • konkologio
    Scienco pri la konkuloj.
  • borkonkoj
    [ZOOLOGIO] Foladedoj.
  • fandokonko
    Formujo, en kiun oni enfandas ŝtalblokon.
  • monkonko
    Speciala konko, servanta kiel monero en kelkaj orientaj landoj. SIN. moncipreo.
  • perlokonko
    Konko, produktanta la verajn perlojn. SIN. pinktado.

    konkx


    Iel rilatitaj:

    belemnitx bukcenx ciprex orelx