eviti

*evit/i (tr)

  1. (iun) Peni ne renkonti: urson evitu, bopatrinon ne incitu (Z); ploranton ni evitas (Z); eviti babilulojn (B); mi ne povas eviti vidi lin; li estis malestimata k evitata de homoj (Z).
  1. (ion) Peni ne fari, ne uzi: eviti eraron; estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn (Z); pli facile estas eviti malbonon, ol korekti (Z); kiu akvon evitas, droni ne timas (Z); interkonsento, ke la novaj vortoj devas esti evitataj (Z); kiom da senbezonaj plendoj povus esti evititaj! (Z).
    eskapi.
  1. Sukcesi ne esti trafita de io: eviti frapon, danĝeron, perdon (Z), morton (Z); ankoraŭ neniu evitis la sorton (Z); ŝi kuris meze de la strato, ŝi evitadis nun la radojn k ĉevalajn hufojn kun lerteco (Z).
    fuĝi, forkuri, sin (for)savi.
  • evito
    Ago eviti: timo antaŭ la Eternulo kondukas al evito de malbono (X).
  • evitado
    Kutima konduto de tiu, kiu volas eviti ion: evitado de kritikoj estas konfeso de malforto.
  • evitebla
    Tia, ke oni povas ĝin eviti: tiu elspezo estis evitebla per iom da lerto; evitebla peko (X).
  • evitema
    Penanta eviti la malfacilaĵojn: evitema respondo; li eviteme respondis la demandojn (Z).
    malpreciza, singarda.
  • evitenda
    Tia, ke oni devas ĝin eviti: evitenda ekskomunikito.
  • evitigi
    Fari, ke iu povu eviti ion: kredeble li evitigis al mi multajn erarojn; instruo de saĝulo estas fonto de vivo, por evitigi la retojn de la morto (X).
  • maleviti
    Kontraŭstari, kontraŭiri, spiti: kuraĝe maleviti la danĝeron.
    fronti.
  • neevitebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin eviti: neevitebla malbono (Z).
  • homevitulo
    Mizantropo.


    eskapi. eviti : (prefere) ne iri al iu/io (pro ebla danĝero); (prefere) ne paroli kun iu (pro malŝato); (prefere) ne fari ion. forkuri. imposteviti. impostevitulo. konsekvenco : tio, kio neeviteble sekvas al io. kontraŭiri. kontraŭstari. ne evitebla. neevitebla. nepra : necesega; nemalhavebla; neevitebla. sin forsavi. singarda : atenta eviti danĝeron (si/n/gard/a). sorto : neevitebla okazaĵo (feliĉa aŭ malfeliĉa); ĉio, kio okazas al iu dum la vivo. spiti. tragika : tragedia; kun (ne-evitebla) malfeliĉa fino.
    danĝero. fuĝi kuraĝa. necesa.

    Iel rilatitaj:

    danĝerx fuĝx kuraĝx necesx