harpo

*harp/o

[MUZIKO] Granda triangula instrumento, staranta sur pedalhava bazo kaj provizita per vertikalaj diverslongaj kordoj, kiujn oni pinĉe vibrigas per ambaŭ manoj: pinĉi harpon; Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo (X); harpa sono (Z).
  • harpi (ntr)
    Ludi harpon.
  • harpisto
    Ludisto de harpo.
  • eolharpo
    Speco de harpo, kies kordoj estas vibrigataj de la vento.

    Iel rilatitaj:

    kordx