selekti

selekt/i (tr)

  1. [BIOLOGIO] Elekti la reproduktontajn individuojn kun la celo modifi specion, rason, varion ktp: selekti novan kultivoformon de rozo.
  1. [TELEKOMUNIKOJ] Ricevi ondon el bendo, eliminante la aliajn.
  1. [ELEKTRO] (pp cirkvito, instrumento ktp) Efike distingi la oscilojn de specifa frekvenco.
  • natura selektado
    [BIOLOGIO] Procezo, kiu tendencas rezultigi, ke transvivas la vivuloj plej adaptiĝemaj al la kondiĉoj, sub kiuj ili vivas, dum malplej adaptiĝemaj formoj malaperas; laŭ Darvino la plej grava faktoro por la evoluo de la specioj.
  • selektiva
    Havanta la funkcion aŭ forton selekti.
  • selektiveco
    La eco de io selektiva.

    Iel rilatitaj:

    Darvinx edukx