branĉo

  1. [BOTANIKO] tigo, kreskanta el alia tigo aŭ el trunko: la branĉoj de la pomarbo fleksiĝis sub la fruktoj (z); se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas (z).
    bastono, ŝoso, tigo, verga. [vidu] stiki.
  1. io, kio dispartiĝas el la ĉefparto, kiel branĉo el trunko: la branĉoj de montaro (b) (
    ĉeno), de fervojo; tri branĉoj de la kandelabro el unuflanko k tri branĉoj el la alia (z); branĉo de cirkelo (ĉiu el la du cirkelstangetoj); branĉoj de familio (eliĝintaj el komuna trunko).
    alo, brako, flugilo.
  1. (f) dividaĵo, fako: la diversaj branĉoj de scienco (z), de la komerco.
  1. [ELEKTRO] parto de cirkvito, en kiu ĉiuj elementoj estas strikte serie konektitaj: paralela branĉo (sin. derivaĵo 3).
  1. [KOMPUTIKO] Dosierujo.
  • branĉa
    1. Rilata al branĉo.
    1. Branĉohava.
  • branĉaĵo
    Io, konsistanta el branĉoj.
  • branĉaro
    Tuto de la branĉoj de arbo.
  • branĉeto
    Malgranda branĉo: branĉeto de olivarbo; (f) [ANATOMIO] branĉeto de nervo, de angio.
  • branĉetaĵo
    Iom da mortintaj branĉetoj, por ekbruligi fajron ktp.
  • branĉido (Z)
    ŝoso.
  • branĉohava
    Havanta branĉojn; disbranĉiĝinta SIN. branĉa 2.
  • branĉoriĉa
    Havanta multajn branĉojn: arboj altaj k branĉoriĉaj (B).
  • debranĉigi
    Disirigi branĉon de io: debranĉigi draton disde la cirkvito.
  • disbranĉiĝi
    Apartiĝi kiel branĉo: la vojo al N, tie ĉi disbranĉiĝas de la ĉefo ŝoseo.
  • kelkabranĉa, plurabranĉa, multabranĉa, senbranĉa
    Havanta kelkajn, plurajn, multajn aŭ neniun branĉo (j)n.
  • senbranĉigi
    Dehaki ĉiujn branĉojn de arbo.
  • palmobranĉo
    Vd palmo.
  • tubobranĉo
    Kroma tubo, eliranta el la ĉefa tubo.
  • vinberbranĉo
    Vd vino.
  • volvobranĉo
    Branĉo de iuj plantoj, kiuj nature volviĝas ĉirkaŭ apudaj objektoj: ĝi elkreskiĝis volvobranĉojn (Z) (Z. uzas sinonime ankaŭ volvotrunko).
    volvotigo.
    branĉo

    branĉo


    Debranĉigi draton disde la cirkvito. Dehaki branĉon de arbo. La suno brilis sur lin tra inter la branĉoj. La vojo forkiĝas, duiĝas, disbranĉiĝas de la ĉefa ŝoseo.
    alo. bastono : (rekta peco de) branĉo aŭ io simila, por helpi iradon aŭ por bati; taktobastono: de orkestro-direktisto. bastono. brako. branĉido. branĉofasketo. branĉokornoj. branĉoplektado. branĉtubo. debranĉigi. dehaki. disbranĉi. disbranĉiĝi. disdividiĝi. fako. faligi. filio. forko. frondo. haki. konekti. kornaro. kreskado. kreski. markotaĵo. plantido. reboligno. sarmento. senbranĉigi. stango. ŝoso. tajli, tondi, haki, debranĉigi. tajli. tigo : branĉeto; pli firma parto de herbo, portanta folion aŭ floron aŭ formanta la centran akson de la herbo. tranĉi. trunko. universitato : alta lernejo, kie oni povas studi plurajn branĉojn de scienco (kaj kiu povas aljuĝi doktorecon). vergaĵo. vergo. vinberbranĉo. vitobranĉo.
    arbaro. arbo. bastono. botaniko. dividi. fako. folio. ĝardeno. ligno. planto. trafiko. vojo.

    Iel rilatitaj:

    alx arbarx arbx bastonx botanikx brakx dividx fakx familix folix forkx lignx plantx tigx trafikx trunkx vojx ĝardenx ŝosx