balzamo

  1. [kemio] Bon· odora rezino elŝvitiĝanta el diversaj arboj k entenanta benzoatan aŭ cinamatan acidon: balzamo el Gileado, el Mekka, el Peruo, el Kanado.
  1. [farmacio] Olea aŭ rezina kuracilo, uzata por kvietigi korpajn dolorojn.
  1. (f) Morala kuracilo, konsolotrankviligo: la mond' malsanas-ho kie estus por ĝi balzamo? (K); balzamon donas Lete al korvundo (K).
  • Perua balzamo
    [farmacio] Rezino, ekstraktata el sp. de miroksilo, uzata pro ekspektorigaj k antisepsaj ecoj.
  • Tolua balzamo
    Vd Toluo.
  • balzama
    1. Rilata al balzamo 1 k 2: balzama medikamento.
    1. (f) Havanta tiel freŝan odoron, kiel balzamo: maljuna virineto eliris en la lumon de la suno, enspiris la balzaman aeron (Z); enkaptu lian balzaman spiron (Z); ĉu la balzama dormo falas ankaŭ sur la okulojn de kanajloj? (Z).
      ambrozio.
  • balzami (tr)
    1. = enbalzamigi: Jozef ordonis al siaj servantoj-kuracistoj balzami lian patron (X).
    1. (f) Fari bonodora: la abioj balzamis la venteton.
  • balzamarbo , balzamujo
    [botaniko] ĉiu arbo aŭ arbusto el tropika grupo de sp-oj el la g-oj komiforo k miroksilo, produktanta aroman k balzaman gumon k/aŭ esencrezinon uzatajn en tradicia medicino, i.a. mirhon, Peruan balzamon k Toluan balzamon.
    komiforo, miroksilo.
  • balzamoherbo
    [botaniko] Balzamito.
  • enbalzamigi
    Gardi (korpon) kontraŭ putrado per diversaj procedoj, ŝmirado per balzamoj, injekcioj ktp: grandega konstruaĵo, kie oni enbalzamigadis la kadavrojn de l' reĝoj (B); la korpon oni transdonis al la enbalzamigistoj (B).
    mumio.
    balzamo

    balzamo


    Iel rilatitaj:

    Tolux ambrozix amiridx antisepsx arbx balzamitx bosvelix burserx cinamx dolorx florx freŝx konsolx kuracx medikamentx miroksilx mumix odorx rezinx trankvilx ŝmirx