[ KEMIO] La aroma trunkoŝelo de cinamujo, uzata en formo muelita kiel spicaĵo, ekz. en fruktokompotoj, punĉoj ks: mi parfumis mian kuŝejon per mirho, aloo k cinamo (X).
cinamujo [BOTANIKO] ĉiu arbo aŭ trunkarbusto el la g. cinamomo k kun ŝelo utiligebla kiel cinamo. cinamomo, kamforarbo.
cinamata acido [KEMIO] Acido, C6H5-CH=CH-COOH, kiu en la formo de estero troviĝas en kokao k balzamoj.
metila cinamato [KEMIO] Fragodora estero, uzata en la parfumindustrio.
cinamalo [KEMIO] Aldehido, C6H5-CH=CH-CHO, ĉefa odora komponanto de cinamo.