konsoli

*konsol/i (tr)

  1. (iu) Mildigi ies ĉagrenon, bedaŭron, doloron kaj reesperigi lin/ŝin per afablaj kuraĝigaj paroloj: konsoli la afliktitojn (X), malĝojulojn (X); la tri amikoj de Ijob [...] kunvenis kune, por plori kun li kaj konsoli lin (X); konsolu, konsolu mian popolon, diras via Dio (X); konsoli plorantan infanon; (ironie) kiu multe parolas, malamikon konsolas (Z).
  1. (io) Malakrigi, mildigi ies doloron aŭ bedaŭron: malmulte da aferoj konsolas nin, ĉar malmulte da aferoj nin afliktas; lia nura ĉeesto ĝin konsolis.
  • konsoli sin
    Trovi en ia fakto motivon, por meti finon al siaj ĉagrenoj, bedaŭroj: ŝi konsolis sin per tio, ke la infano estis baptita (Z); tiam mi povos konsoli min, ke mi faris ĉion, kion mi devis fari (Z); Mi konsolos Min sur miaj kontraŭuloj (X).
  • konsola
    Kapabla konsoli: konsolaj vortoj (X); konsola iluzio.
  • konsolo
    Parolo aŭ ago de konsolanto: mi akceptas danke viajn konsolojn; ŝi ripetadis al si kiel konsolon: mi estas juna (Z).
  • konsoliĝi
    1. Iĝi konsolita: Isaak konsoliĝis pri sia patrino (X); la infanaj doloroj facile konsoliĝas.
    1. Sin konsoli: mi konsoliĝas per tio, ke mi tuj estos venĝita (Z).
  • nekonsolebla
    Tia, ke oni ne povas konsoli: nekonsolebla vidvino (Z).
  • senkonsola
    Ne havanta, ne aŭdanta konsolojn: li timas senkonsolan maljunecon (Z); senkonsola vivo (Z); ĉiuj moroj de senkonsoleco (Z).

    konsoli


    Iel rilatitaj:

    balzamx plendx