diplomo

diplom/o (1)

  1. Oficiala dokumento, atestanta rajton, privilegion aŭ rangan titolon: pergamena, papirusa diplomo; diplomo pri nobeligo.
    breveto, ĉarto.
  1. Skribita aŭ presita atesto, donita de lernejo, universitato ks, ke la ricevinto sukcese plenumis ekzamenon k rajtas porti iun titolon: diplomo pri licencio, pri doktoreco; la somera kunveno servas por disdono de diplomoj (Z); tiam la ekzamenito ricevas 'diplomon E-an de la unua grado' (Z).
  • diplomi (tr)
    Aljuĝi diplomon: diplomi kandidaton; diplomita instruisto de E.
  • diplomisto
    Specialisto pri diplomologio.
  • diplomologio
    Scienco pri la malnovaj diplomoj el paleografia, formulara, historia ktp vidpunktoj.

    diplomo


    Iel rilatitaj:

    abiturientx aprobx bakalaŭrx brevetx doktorx