pato

*pat/o¹

[KUIRARTO] Malprofunda senkovrila kaserolo kun longa tenilo, servanta por friti: ŝi prenis la paton kaj elskuis (la kukojn) antaŭ li (X); (f) salti el la pato en la fajron (de malbona en eĉ pli malbonan situacion).
fritilo, kuirvazo. [VIDU] patkuko.
  • pataĵo
    [KUIRARTO] Manĝaĵo preparita en pato.
  • pateto
    Malgranda pato, precipe uzata dum tendumado.
  • volbopato
    Larĝa, metala kuirvazo kun duonsfera fundo, en kiu oni kuiras kun tre alta temperaturo. SIN. uako.
    truleto 2.
  • pat/o²
    [LUDOJ] (en ŝako) Pozicio de reĝo, kiu, estante la sola peco povanta sin movi, tamen ne povas tion fari sen meti sin en ŝakon; tiam la partio estas senrezulta.
  • pata
    1. Rilata al pato.
    1. (pp reĝo) Troviĝanta en pato.
  • pati (ntr)
    (pp reĝo aŭ ludanto) Esti pata.
  • pat!
    Interj. , per kiu ŝakisto anoncas al sia kontraŭulo, ke ties reĝo estas pata.

    patx


    Iel rilatitaj:

    kuirx potx