skermi

*skerm/i (ntr)


[SPORTO] Praktiki batalsporton per pik- kaj tranĉ-armiloj: venu! (ili skermas) Nun denove trafite! (Z); skermantoj la plej bonaj ne posedas eĉ la duonon de lerteco via (Z).
  • skermo
    Batalo per spado, glavo, sabro, bajoneto.
  • skermado
    Maniero, kiel oni skermas: mi ja vidis skermadon de vi ambaŭ (Z); li vin laŭdis pro via majstra arto en skermado (Z).
  • skermejo
    Loko, kie sportistoj skermas kaj ekzerciĝas.
  • skerminstruisto, skermomajstro
    Tiu, kiu instruas skermadon: du skerminstruistoj, svingante siajn rapirojn (Z).

    skermi

    Bildvortaro
    111-01 -33 : sportbatalado
    111-01 -17 : rapirado
    111-01 : skermomajstro; skerminstruisto
    111-02 : skermoplanko
    111-03 : startlinio
    111-04 : mezlinio
    111-05 , 6 : skermistoj (rapiristoj) dum libera batalo
    111-05 : atakanto en atakpozicio
    111-06 : atakato en defenda pozicio
    111-07 : rekta piko
    111-08 : tercia pozicio
    111-09 : skermolinio
    111-10 : bataldistanco (specoj: longa, meza, mallonga)
    111-11 : rapiro, pikarmilo
    111-12 : skermoganto
    111-13 : skermomasko
    111-14 : remburita kolŝirmilo
    111-15 : skermoveŝto; metalveŝto
    111-16 : skermojako
    111-17 : senkalkanumaj skermoŝuoj
    111-18 : baza pozicio por saluti kaj preni batalpozicion
    111-19 -24 : sabrado
    111-19 : sabristo
    111-20 : sabro, tranĉ- kaj pikarmilo
    111-21 : sabrista ganto
    111-22 : sabrista masko
    111-23 : kapotranĉo
    111-24 : kvinta defendo
    111-25 -32 : spadado kun elektra trafindiko
    111-25 : spadisto
    111-26 : elektra spado
    111-27 : spadopinto
    111-28 : traflumo; traflampo
    111-29 : kablocilindro; kablobobeno
    111-30 : kontaktolampo; kontaktindika lampo
    111-31 : bobenkablo
    111-32 : trafindikilo
    111-33 : gardopozicio
    111-34 -46 : skermiloj; skermarmiloj
    111-34 : malpeza sabro
    111-35 : konko; manŝirmilo; mankonko
    111-36 : spado, pikarmilo
    111-37 : konko
    111-38 : franca rapiro, pikarmilo
    111-39 : pistoleca tenilo
    111-40 : itala rapiro
    111-41 : fustbutono; pomelo
    111-42 : fusto
    111-43 : kverfero
    111-44 : konko
    111-45 : rapirklingo
    111-46 : rapirpinto
    111-47 : klingodetenoj
    111-48 : kvarta deteno
    111-49 : tercia aŭ sesta deteno
    111-50 : cirkla deteno
    111-51 : sekundara aŭ oktava deteno
    111-52 -54 : validaj trafsurfacoj
    111-52 : torso ĉe rapirbatalado
    111-53 : kapo kaj supra korpo ĉe sabrado
    111-54 : tuta korpo ĉe spadado

    Iel rilatitaj:

    ferx kostumx