hispano
*hispan/o
Civitano de Hispanio: la hispano salutis la belan virinon (Z). hispana
Rilata al la hispanoj aŭ al Hispanio: mi ne scias la lingvon hispanan (Z) (kastilian); hispana kavaliro (Z); la hispana gripo (epidemio en 1918). Hispanio, Hispanujo - Regno, okupanta plej grandan parton de Iberio (Madrido).
Andaluzio, Eŭskio, Galegio, Kastilio, Katalunio.
- (ark.) = Iberio: per la suno, kiu prilumas la tutan Hispanujon! (Z).
hispanismo
Apartaĵo de la hispana lingvo. hispan-amerikana
Rilata al la lingvo aŭ civilizo de la hispandevenaj regnoj en Ameriko. hispanomaŭra
Rilata al la civilizacio aŭ arto de maŭroj, loĝintaj en Hispanio.
mozarabo, mudeĥaro.
Iel rilatitaj:
Andorx
Aragonx
Asturix
Averoesx
Balearx
Biskajx
Cervantx
algvazilx
alkazarx
andaluzx
bolerx
kostumx