magio

*magi/o

  1. Tuto de la procedoj kaj ritoj per kiuj la operacianto kredas povi efiki sur la okultajn fortojn de la mondo kaj obeigi ilin al la homaj deziroj: la magio estis la vera fonto de la artoj kaj de la sciencoj; imiteca, simpatia magio (efikanta per imitado aŭ kontaĝo); blanka (bonfara), nigra (malbonfara) magio.
    religio. [VIDU] animismo, envulto, okultismo, sakramento.
  1. (f) Miriga efiko, iel simila al tiu de la propredirita magio: la magio de opero, de la vortoj.
  • magia
    1. Bazita sur magio, sorĉa: magia povo, magia bastono.
    1. (f) Havanta eksterordinaran efikon: tiuj paroloj faris magian impreson; serpentoj per sia rigardo magie alforĝas la birdojn (Z).
      rava, sorĉa. [VIDU] lanterno.
  • magiado
    Ago, efiko magia: vidu do, tiu ĉi estas la tuta magiado, kiun vi envolvas en sanktan nebulon (Z).
  • magiisto
    Homo kiu praktikas la magion: viro aŭ virino, se ili estos magiistoj aŭ sorĉistoj, estu mortigitaj (X).
    mago, prestidigitisto.

    magio


    Iel rilatitaj:

    amuletx fex herox sorchx sorĉx ĉarmx