konsekvenco

*konsekvenc/o

  1. Tio, kio logike sekvas el starigita principo: refuti doktrinon per ĝiaj konsekvencoj; rimarku tiun ĉi artifikan konsekvencon, tiun ĉi amuzan konkludon de la najbareco de korpoj al la harmonio de spiritoj (Z).
    dedukto, konkludo, korolario, rezulto, sekvo.
  1. Logika aŭ racia interligiteco inter faktoj aŭ ideoj: vivi laŭ la neŝanĝebla konsekvenco de la naturo; la plimulto trovos tiun ĉi demandon superflua, tamen pro konsekvenco ni metas ĝin (Z); paroladi sen ordo kaj konsekvenco; havi konsekvencon en la ideoj.
  • konsekvenca
    1. Logike aŭ racie interligita kun tio, kio antaŭas: konsekvenca konkludo; ago konsekvenca kun la precedencoj; tio ĉi estas nur konsekvenca sekvo de liaj opinioj (Z).
    1. Tia, ke ĉiuj ties agoj aŭ elementoj logike interligiĝas: konsekvenca homo, konduto; tie ĉi la lingvo germana ĉesas esti konsekvenca (Z).
  • konsekvence
    Laŭ konsekvenca maniero:
    1. la E-ismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankaŭ estimon kaj amon inter ĉiuj gentoj kaj nacioj (Z).
      konklude, sekve, do;
    1. timante nek ĝenon nek mokon, li agas konsekvence laŭ la ideoj, kiujn li opinias ĝustaj; tute konsekvence ĉiu religio devas rigardi ĉiujn alireligiulojn kiel pekantojn (Z).
  • nekonsekvenca
    Havanta nenian konsekvencon: nekonsekvencaj metaforoj; nekonsekvenca konduto.
  • nekonsekvenc (ec)o, senkonsekvenc (ec)o
    Io, kio ne logike interligiĝas kun antaŭaĵoj: oni devas aŭ ridi aŭ plori je tiuj ridindaj senkonsekvencoj (Z); tute ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenceco! (Z).

    konsekvencx


    Iel rilatitaj:

    deduktx efikx tiel