deliri

*delir/i (ntr)

Esti en stato de nedaŭra psika malordo, kaŭzita de febro, malsanoebrieco, k karakterizata de halucinaciaj imagoj k nekonsekvencaj senkonsciaj paroloj: febro igas lin deliri; (f) eĉ monstron admiras, kiu ame deliras (Z).
  • deliro
    Stato de deliranto: akuta, daŭra, egocentra, neada, persekuta, sistema deliro; alkohola trema deliro; halucina deliro (SIN. halucinozo); (f) poezia deliro.
    ebrio, ekstazo, frenezo, paroksismo, pasio.
  • delira
    Rilata al deliro: por parolo delira ne ekzistas rediro (Z).
  • deliraĵo
    Senordaj, nekonsekvencaj paroloj, similaj al tiuj de iu, kiu deliras pro febro: tiu artikolo estas nur deliraĵo.
    deliri

    deliri

    Esprimoj:

    Eĉ monstron admiras, kiu ame delirasZ.
    Febro igas lin deliri
    Por parolo delira ne ekzistas rediroZ.
    Tiu artikolo estas nur deliraĵo.
    Vi certe deliras ! [dirante, ke vi murdis la avinon]
    Ŝi reviviĝis, sed ŝi kuŝis en deliro, ŝi tute ne sciis, kio kun ŝi fariĝis aŭ kie ŝi troviĝas

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    halucina, halucini, haluciniĝi, halucinozo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    akuta, daŭra, egocentra, neada, persekuta, sistema deliro
    ebrio
    ekstazo
    eldiri malfacile kredeblajn, kompreneblajn parolojn
    esti en stato de nedaŭra spirita malordo kaŭzita de febro, malsano, aŭ ebrieco, kaj karakterizata per halucinaj imagoj kaj malkonsekvencaj senkonsciaj paroloj.
    fantazio
    flegi nesaĝajn pensojn, kvazaŭ inspirite de psika malsano
    frenezo
    halucina deliro
    halucinozo
    paranojo
    paroksismo
    pasia entuziasmo
    poezia deliro
    senbrida ĝojo
    senordaj, sensekvaj, malsaĝaj kaj duonfrenezaj paroloj, similaj al tiuj de iu, kiu deliras pro febro
    sonĝo
    vizio

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    aŭtismx beladonx ebrix ekstazx fantazix febrx frenezx halucinacix halucinx malsanx paranojx paroksismx pasix persekutx psikx sonĝx spiritx vizix