disko

disk/o (1)

  1. [SPORTO] Metala ronda plataĵo, kiun la helenoj uzis en la ĵetludoj; nun la samo, pezanta 2 kg: Diskobolo estas statuo de diskoĵetanto.
  1. Ronda plato, sur aŭ en kiu estas registritaj sonoj aŭ bildoj, efektivigeblaj per disklegilo: aĉeti diskojn de dancmuziko; aŭdigi diskon; diskovendejo, diskoturnilo.
  1. Objekto en formo de disko: la disko de la suno (Z), de la luno (Z), de damludo, de fervoja signalo.
  1. [MATEMATIKO] La aro de ĉiuj punktoj en ebeno, kies distanco al fiksa punkto (la centro) malsuperas (alternative: ne superas) donitan nombron (la radiuson).
    cirklo.
  1. [KOMPUTIKO] Ronda plato uzata por teni datenojn magnete aŭ optike legeblajn. SIN. datendisko: komputila disko; magneta, optika, fiksita, ŝanĝebla disko; laserdisko; prepari diskon; registri, skribi datenojn sur diskon. [VIDU] dosiero.
  1. [KOMPUTIKO] Ekstera memorilo, kiu funkcias per integra, neŝanĝebla disko 5: tekokomputilo kun unugigabajta disko.
  • ebonita disko, vinila disko
    Pasinteca disko 2, resp. el ebonito aŭ el vinila aŭ simila plasto, en kiuj sonoj estas analoge registritaj en sulkaj trakoj. [VIDU] gravuri.
  • elcentra disko
    Disko fiksita sur rado, sed ne samcentre, k tial funkciiganta levilon ĉe ĉiu rotacio de la rado.
  • intervertebra disko
    [ANATOMIO] (disci intervertebrales) ĉiu el la diskoformaj kartilagoj troviĝantaj inter la diversaj vertebroj: diska hernio, mislokiĝo.
  • kompakta disko
    Optika disko, ĝenerale kun muziko; mll: KD, k-disko: eldoni kompaktan diskon.
  • optika disko
    Disko 2, optike legebla per lasero.
  • diski (tr)
    Fingre kunmeti telefonnumeron per ciferdisko.
    klavi.
  • diskejo
    Diskoteko.
  • diskestro
    Persono, kiu prizorgas la ludigon de diskoj aŭ aliaj registraĵoj en diskoteko, radioelsendo ks. SIN. diskĵokeo.
  • disketo
    [KOMPUTIKO] Malgranda ŝanĝebla disko 5, ĝenerale uzata por teni malofte uzatajn datenojn aŭ transporti datenojn.
  • diskaparato, diskilo
    1. [KOMPUTIKO] Aparato aŭ organo por uzi diskon 5.
    1. = [KOMPUTIKO] disko 6.
  • diskingo
    [KOMPUTIKO] Fendo en diskaparato, en kiun oni metas disketon.
  • diskoteko
    Vd teko 4.
  • diskĵokeo
    Persono, kiu prizorgas la ludigon de diskoj aŭ aliaj registraĵoj en diskoteko, radioelsendo ks. SIN. diskĵokeo; mll: DJX.
    subdisketo
    Metala peco, kiun oni metas sub la kapon de ŝraŭbo.
  • surdiskigi
    Registri sonojn k/aŭ bildojn sur diskon 2.
    surbendigi.
  • celdisko
    Ronda tabulo, kun samcentraj cirkloj, al kiu oni celas per pafilo, arko ks.
  • ciferdisko
    Diskoforma parto de aparato, gradigita ĝenerale per ciferoj, kiun oni turnas por kunmeti kodon: monŝranko kun ciferdiska seruro; ciferdisko de pasinteca telefono.
  • datendisko
    [KOMPUTIKO] Disko 5.
  • sferdisko
    [MATEMATIKO] Kaloto.
  • videodisko
    Optika disko kun bildoj k muziko.

    disko


    Iel rilatitaj:

    apotecix aŭditorix cimbalx cirklx ludx