permuti

permut/i (tr) (Z)

ŝanĝi la ordon de ciferoj, literoj, elementoj de tutaĵo ks. [VIDU] faktorialo.
  • permuta
    Rilata al permuto: permuta reakcio (ĉe kiu jonoj interŝanĝas sian lokon en la substanco).
  • permuto
    1. Ago de tiu, kiu permutas.
    1. [MATEMATIKO] Bijekcio de aro sur ĝin mem, speciale pri la aro (1, 2, 3,..., n) (ekzistas faktorialo n tiaj).
  • permutado
    [ELEKTRO] ŝanĝa aranĝo laŭ spiralo de la tri konduktiloj de trifaza transsenda energidukto, por malpliigi la efikojn de kapacita malsimetrio.
  • permutaĵo
    [MATEMATIKO] ĉiu el la eblaj diversaj manieroj vicigi la elementojn en aro, do la rezulto de permuto: la permutaĵoj de tri elementoj a, b, c estas abc, acb, bac, bca, cab, cba.
    aranĝaĵo, kombinaĵo.
  • permutebla
    Tia, ke oni povas permuti ĝin kun alia samspeca elemento.

    Iel rilatitaj:

    aranĝx ciklx