rimeno
*rimen/o
Pli-malpli larĝa bendo el ledo aŭ alia fleksebla materialo - longa, maldika, uzata por ligi aŭ fiksi: li havis la senton, kvazaŭ la rimeno de lia tornistro lin premas (Z); eĉ fadenon aŭ rimenon de ŝuo mi ne prenos el ĉio, kio apartenas al vi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi (N); librojrimeno (Z); ligrimeno, pakrimeno, tirrimeno; piedinga rimeno.
- [TEKNIKOJ] Senfina, uzata por transmisii movon de unu pulio al alia.
kaprimenoj
Aranĝo de rimenoj ĉirkaŭ la kapo de ĉevalo, por subteni la mordaĵon kaj la kondukilojn. razrimeno
Rimeno, uzata por akrigi razilon.
Iel rilatitaj:
baltex
bridx
pantalonx
ĉevalx