tenio

teni/o (1)

  1. [ZOOLOGIO] G. (Taenia) de plat-helmintoj el la klaso de cestodoj, longaj, rubandformaj, konsistantaj el multaj segmentoj, parazitantaj en la intesto de diversaj animaloj, inkluzive de homo; ilia vezikforma larvo, nomata cisticerko, parazitas en animalo preskaŭ ĉiam diferenca de tiu de la plenkreska formo.
    ekinokoko.
  1. [KOMUNUZO] Cestodo.
  1. [ANATOMIO] Nomo de diverse rubandoformaj elementoj: kojlaj tenioj, talama tenio (taenia coli, taenia thalami).
  • tenia
    Rilata al tenio: tenia antivermaĵo (= teniicido).
  • teniicido
    [MEDICINO] Medikamento, uzata por mortigi teniojn.
  • teniozo
    Afekcio, kaŭzata de iu tenio.

    Iel rilatitaj:

    askaridx bridx cestodx cisticerkx