PMEG: [aŭ] Kunordiga konjunkcio , indikanta dupliajn eblojn, k uzata:
  • I- unuope, por kunigi:
  • du aŭ plurajn vortojn aŭ prop-ojn, inter kiuj estas eble elekti: ĉu vi trinkos teon aŭ kafon?; Jes aŭ ne?; unu el la gasoj de la aero, la nitrogeno aŭ la oksigeno, mi ne plu memoras kiu!; ŝi perdis sian saketon en la strato, aŭ ŝi forgesis ĝin en la teatro;
  • du vortojn, kiuj estas samsignifaj k ekvivalentaj: unu el la gasoj de la aero, la nitrogeno aŭ azoto; la makropodedoj aŭ kanguruoj estas Aŭstraliaj bestoj.
    alinome.

  • RIM. Post ordona prop. 'aŭ' povas enkonduki prop-on, kiu montras la sekvon de la neobeo al la ordono: ne kriu, aŭ mi vin batos!; pardonu, aŭ vi ne estos pardonata.
  • II- duope, por kunigi du vortojn aŭ prop-ojn, kiuj prezentas la sole eblajn elektojn: tion permesi al vi povas aŭ la direktoro aŭ la vicdirektoro; nun, ni devas aŭ venki aŭ morti!
    ĉu, jen.
  • III- kombineble en la esprimoj:
  • kajaŭo
    [komputiko] Inkluziva Aŭ-funkcio.
  • disaŭo
    [komputiko] Ekskluziva Aŭ-funkcio.

  • aŭ!²
  • Interjekcio esprimanta subitan doloron: aŭ! ekkriis la virino, ĉar la filino mordis ŝin en la orelo (Z).
    huj! oj! aj!
  • (Z) Onomatopeo por korvobleko.

  • Esprimoj

    ĉu vi trinkos teon aŭ kafon?
    La makropodedoj aŭ kanguruoj estas Australiaj bestoj.
    Nun ni devas venki aŭ morti.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    aŭ-funkcio, kajaŭ

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    alia ebleco
    alinome
    ekskluziva
    ekvivalenta
    elekti
    inkluziva
    kunigi
    neobeo
    simila
    ĉu...ĉu
    onomatopeo
      huj! oj! aj!

    Ankaŭ vidu:


    Iel rilatitaj:

    Bulex alix dolorx du ekskluzivx ekvivalentx elektx inkluzivx interjekcix kombinx konjunkcix kun nomx obex onomatopex pli pluraj similx ĉu