ekvivalento

ekvivalent/o (Z)

  1. [SCIENCOJ] Egalvaloro aŭ egala amplekso: mekanika ekvivalento de la varmo.
  1. [KEMIO] Kvanto de simpla substanco, kiu povas en kombinaĵo anstataŭi alian substancon, produktante saman efikon aŭ ludante saman rolon: kemia ekvivalento.
  1. [LINGVOSCIENCO] Tia subst-a epiteto, kiu havas ĝuste la saman amplekson, kiel la antaŭa subst.; ekz. en patriotismo aŭ servado al la patrujo (Z) k nitrogeno aŭ azoto, la vortoj servado k azoto estas ekvivalentoj de patriotismo k nitrogeno.
  1. [MATEMATIKO] La logika operacio, kiu al du asertoj A k B asignas la aserton, ke B validas se A validas k reciproke; tiun aserton oni skribas A B.
    disjunkcio, implico, konjunkcio, negacio.
  • ekvivalenta
    Egalvalora.
  • ekvivalentaj
    [MATEMATIKO] (pp du asertoj) Implicantaj unu la alian.
  • ekvivalenti (tr)
    Egalvalori: [FIZIKO] la mekanika efiko de unu kalorio ekvivalentas 4,1855 ĵulojn.
  • ekvivalenteco
    Eco de io ekvivalenta: [FIZIKO] principo de ekvivalenteco (laŭ kiu gravita maso k inercia maso estas egalaj).

    ekvivalentx


    Iel rilatitaj:

    adekvatx antonomazix