poŝto

*poŝt/o

  1. [HISTORIO] ĉiu el serio de postiljonoj aŭ veturiloj, laŭregule irantaj de unu stacio al la sekvanta laŭ organizita linio por transporti leterojn, paketojn aŭ vojaĝantojn: la poŝto haltis kun la fremdaj gastoj antaŭ la arba pordego (Z); oni alportis al mi el la poŝto leteron (Z); ĉevaloj por poŝto; (f) hodiaŭ matene li per ekstra poŝto forveturis al la diablo (Z) (estis ekzekutita).
    kuriero.
  1. Publika, ordinare ŝtata institucio, por la rapida transportado de leteroj, gazetoj kaj malgrandaj paketoj: ĉi tie la poŝto ne akceptas doganpagajn paketojn; la poŝto strikas; respondi per revenanta poŝto. [VIDU] poŝtkarto, poŝtkesto, poŝtkodo, poŝtmarko, poŝtoficejo, poŝtrepage, poŝtrestante, poŝtunuiĝo.
  1. ĉiu el la distribuoj de leteroj: la poŝto venis (Z).
  • poŝta
    Rilata al poŝto:
    1. la granda poŝta kaleŝo (Z); alveninte sur ian poŝtan stacion malfrue en la vespero, mi ordonis kiel eble plej rapide almeti la ĉevalojn (G); poŝte veturi (tre rapide);
    1. poŝta ŝipo (Z); poŝta trajno; poŝta internacia konvencio.
  • poŝti (tr)
    Enpoŝtigi: mi nepre volas poŝti mian leteron, antaŭ ol io intervenos (K).
  • poŝtaĵo
    Tio, kio estas sendita per poŝto.
  • poŝtestro
    1. [HISTORIO] ĉefo de poŝta stacio.
    1. ĉefo de poŝtoficejo.
  • poŝtisto
    Oficisto de la poŝto.
    leterportisto.
  • enpoŝtigi
    Transdoni al la poŝto: enpoŝtigi leteron.
  • aerpoŝte
    Surskribo sur letero, por ke ĝi estu transportata per aviadilo, ordinare kontraŭ krompago.
  • paperpoŝto
    Poŝto 2, kontraste kun retpoŝto: paperpoŝta adreso.
  • retpoŝto
    [KOMPUTIKO] Sistemo por transsendi mesaĝojn inter uzantoj de komputila reto: retpoŝtilo; enkursigi retpoŝton. [VIDU] retadreso, retmesaĝo.
  • voĉpoŝto
    [TELEKOMUNIKOJ] Sistemo, per kiu alvokanto povas registri mesaĝojn por aliaj uzantoj de telefonreto.

    poŝto


    Aerpoŝto.Afranki per memorfesta poŝtmarko.La poŝta konvencio de Berno.Letero sendita el tre malproksime, aerpoŝte ; alveninta ĝustatempe.poŝtkarto.poŝtkodo.poŝtmarko.poŝtaĵo.poŝtejo.poŝtilo.poŝtisto.poŝtkarto.poŝtrestante.Respondu per revenanta poŝto (revenpoŝte).retpoŝto.
    adresi.adreso.afranki.banderolo.bildkarto.depeŝo.enkursigi.filatelo.internacia respondkupono.komuniki.korespondi.koverto.kuriero.leterportisto.pakaĵo.registri.respondkupono (rpk).sendi.sigelo.stampi.subskribi.telefono.telegrafo.telegramo.
    informi. komputi. letero. telegramo. tempo.

    Bildvortaro

    395 : Poŝto


    395-01 -33 : poŝtoficejo
    395-01 : giĉetejo
    395-02 : poŝt(oficist)o
    395-03 : deĵorveŝto
    395-04 : deĵorkravato
    395-05 : registra terminalo
    395-06 : klavaro kun tratira kartolegilo
    395-07 : poŝskanilo por enigi numerojn de pakoj kaj registritaj leteroj
    395-08 : PIN-enigilo por entajpi personan identigan numeron (PIN-numeron)
    395-09 : globskribilo
    395-10 : skribilingo
    395-11 : prospektujo
    395-12 : klasilo de poŝtmarkoj
    395-13 : poŝtmarko, poŝta valormarko
    395-14 : poŝtmarkofolio
    395-15 : poŝtmarkokajero kun memgluaj poŝtmarkoj
    395-16 : formatŝablono (poŝta sablono, kovertoŝablono)
    395-17 : humidigilo
    395-18 : kvitancopresilo aŭ kvitancoprintilo
    395-19 : gluetikedoj por specialaj poŝtaĵoj (ekz. aerpoŝto, ekspresa letero)
    395-20 : memgluaj paknumeroj
    395-21 : ŝanĝmona tirkesto
    395-22 : elektronika leter- kaj pakpesilo
    395-23 : pako
    395-24 : ekspresetikedo
    395-25 : paketo
    395-26 : pakoĉareto
    395-27 : pakoformularo
    395-28 : klientino de poŝto
    395-29 : trulada vando
    395-30 : poŝtfakaro aŭ poŝtfaka ŝranko
    395-31 : poŝtfako
    395-32 : poŝtobutiko
    395-33 : sortimento de pakoskatoloj
    395-34 -45 : leterdistribua sekcio (leterdistribuejo)
    395-34 : alvenigo de leteroj
    395-35 : sendaĵkesto
    395-36 : transportbendo de sendaĵkestoj
    395-37 : laŭnormaj leteroj
    395-38 : regbutona konzolo
    395-39 : monitoro
    395-40 : letertransigaj bendoj
    395-41 : videokodiga laborloko
    395-42 : ekrano
    395-43 : adresbildo
    395-44 : adreso
    395-45 : klavaro
    395-46 : malplenigo de poŝtkesto
    395-47 : poŝtkesto
    395-48 : kestomalpleniga sako
    395-49 : poŝskanilo
    395-50 : strikodo ene de poŝtkesto
    395-51 : poŝtaŭto
    395-52 : enmanigo de sendaĵoj
    395-53 : leterportisto
    395-54 : leterportista teko aŭ leterteko
    395-55 : leterportista biciklo aŭ poŝtobiciklo
    395-56 : biciklosako de leterportisto
    395-57 : letersendaĵo
    395-58 : adreso de ricevanto
    395-59 : adreso de sendanto

    Iel rilatitaj:

    adresx aerogramx aerx informx komputx korespondx kuponx leterx markx pagx pakx restx sakx telegramx tempx veturx