hipotezo
hipotez/o (1)
- [FILOZOFIO] Nepruvita supozo, provizore akceptita por klarigi kaj komprenigi konstatitajn faktojn, sed kontrolota per pluaj eksperimentoj: scienca hipotezo plej ofte konsistas en la supozo de nekonata leĝo, de kiu oni devenigas eksperimentotajn konkludojn; tiu ĉi hipotezo havas jam signifon nur historian (Z).
- [MATEMATIKO] Supozo.
- [MATEMATIKO] Konjekto: la hipotezo de Rimano.
hipoteza
Rilata al hipotezo: tio estas danĝero nur hipoteza. hipotezi (tr)
Allasi kiel hipotezon.
supozi, imagi.
Iel rilatitaj:
absurdx
konjektx