deĉifri
*deĉifr/i (tr)
- = mal· ĉifri.
- Pene legi malbone skribitan tekston aŭ diveni malklare esprimitan penson: deĉifri papiruson; la vorto 'Marta' estis ankoraŭ rekonebla, sed pli oni ne povis deĉifri (Z); la skribo aperas kiel tremanta, tiel ke oni ne povas deĉifri la vortojn (Z); (f) sur lia indiferenta vizaĝo ŝi penis deĉifri lian deziron; mi jam deĉifris ĉi tiun junulon (B).
diveni, konjekti.
deĉifrado
Ago de iu, kiu klopodas deĉifri: la deĉifrado de la sumeraj hieroglifoj.
Iel rilatitaj:
divenx
konjektx
ĉifrx