sub

*sub

  • I- Prep. esprimanta:
    1. La pozicion de objekto rilate al alia, kiu estas pli alte kaj tuŝas ĝin (malo de sur):

    a) sen translokiĝo: porti ion sub la brako (Z); havi kusenon sub sia kapo; ŝanceliĝi sub la pezo de io; la floroj mortis sub la paŝoj de la amantoj (Z); sub sia robo ŝi havis nenian tolaĵon; (analoge) rekoni virinon sub (malantaŭ) masko; (f) novelo sub la titolo 'Albina' (Z).
    b) kun translokiĝo: li falis sub la radojn (Z); meti tabureton sub siajn piedojn, foliojn sub la presilon; (f) Moab humiliĝis sub la manojn de la Izraelidoj (X); Li [...] metas gentojn sub niajn piedojn (Z); li trafis el sub la pluvo en riveron (Z).
    1. La pozicion de objekto rilate al alia, kiu estas pli alte, sed ne tuŝas ĝin (malo de super):

    a) sen translokiĝo: la muso kuris sub la lito (Z); dormi sub tegmento, sub libera ĉielo; ripozi, promeni sub altaj kverkoj; sub la supraĵo; ekzistas nenio nova sub la suno (X); sub Lia ombro ni vivos inter la nacioj (X); kiam la suno aperas sub la stelo Sirius (B).
    b) kun translokiĝo: el sub la kanapo la muso kuris sub la liton (Z); la ĉielo etendiĝis ĝis sub li (Z).
    1. La eksteran ŝajnon: ŝi aperis sub la formo de maljunulino; projektoj proponitaj sub laŭta nomo (Z); mi vojaĝas sub la nomo Februaro (Z).
    1. La dependecon: sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu (Z); ĉio estas sub via dispono; meti ion sub ies disponon (Z); servi sub ies ordonoj; ili ne hontas servi sub li (Z); teni popolon sub sia regado; sub tiu kondiĉo; ili venis sub la tonoj de bela muziko (Z); danci sub la muziko (Z); tiu skribis sur ĝi sub diktado de Jeremia (X); scioj estis instruataj al li sub la komando 'Marŝ!', 'Halt!' (Z); kurso pri literaturo sub profesoro Davis; socio, kies konsistigantoj vivas sub sovaĝa egoismo.
  • II- Kombinebla morfemo kun la samaj signifoj:
  • suba
    Estanta sub io aŭ iu.
  • sube
    En suba loko: vi ne trovis la libron, ĉar ĝi estas sube de mia ĉapelo; la hundo, ekvidinte tablon, kuris suben.
    malsupre.
  • subo
    Suba parto.
  • subaĵo
    1. Subŝtofo.
    1. Fono: korvoj faradis bonan efekton sur la blanka (neĝa) subaĵo (Z); papilio etendis siajn ruĝajn flugiletojn kun arĝenta subaĵo (B).
  • subigi
    Cedigi iun antaŭ io aŭ iu; obeigi: Li (la Eternulo) subigas al ni popolojn (X); subigi landon al sia regado, soldatojn sub sia jugo; subigi sin al la cirkonstancoj, al la plimulto.
    submeti, venki. [VIDU] klini.
  • subiĝi
    Iĝi suba: la suno komencis subiĝi (Z); la virineto de l' maro ektimis kaj subiĝis sub la akvon (Z).
  • subiĝo
    Stato de io, kio subiĝas: [ŜIPOJ] horizonta subiĝo (la angulo inter la horizontala ebeno tra la okulo de la observanto, kaj la videbla horizonto).
  • subulo
    Homo dependanta de alia: la loĝantoj de B. fariĝis subuloj de la Hohenstaŭfenoj (Z). [VIDU] suzereno, vasalo.
  • ĉi-sube
    Pli malsupre, ekz. en la teksto: rigardu la noton ci-sube.
    ĉi-supre.
  • desuba
    Komenciĝanta ĉe la subo: desuba konstruado; enkonduki E-on laŭgrade kaj desube (per agado ĉe la bazo de la socio); desupremaj kaj desubemaj agantoj; deismo.
    desupra.
  • III- Pref. signifanta:
    1. suban pozicion de objekto rilate al alia: subtera; subjupo, subtegmento, subvestoj; subporti, subteni (porti, teni estante sube); subskribi (skribi sube); subiri; subkuŝi (kuŝi sube de io); submeti; subordigi; subakvigi.
      ig, iĝ.
    1. suban pozicion de homo(j) rilate al alia(j) pli altranga(j): subleŭtenanto, suboficiro; submeti ribelantojn.
      vico.
    1. nesufiĉecon, neatingon de la normala nivelo: subnutrita infano; subloĝata regiono; subdungiteco.
    1. kaŝitecon, sekretecon aŭ hipokritecon de la ago: subaŭskulti, subdiri, subkompreni; subkrii (detene krieti); subpremi ridon; subridi (Z) (kaŝe ridi); subrigardas (spionas) malvirtulo virtulon kaj celas mortigi lin (Z); subvoĉe.
    1. [MATEMATIKO] parton de donita spaco aŭ algebra strukturo: subaro, subgrupo, subkorpo, subspaco, subvico; subkompakta.
      super.

    PMEG: [sub]



    Iel rilatitaj:

    alix arbx komisionx