komisii

*komisi/i (tr)

  1. Konfidi al elektita persono plenumon de ago, laboro aŭ klopodo, kiun li devas zorgi kaj prirespondi: komisii al la sekretario publikigon de protokolo (B); mi intencis komisii la tradukon al iu alia (Z); la libron oni komisiis al si traduki (Z); komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel komisii al komitato verki bonan poemon (Z); li komisiis la oficojn en la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj (X); li estis komisiita porti la aĉetaĵojn sur la ŝipon (X); jen beno estas komisiita al mi (X).
  1. Transdoni kiel prizorgotaĵon: vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon (X); la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon (X).
    konfidi.
  • komisie
    Laŭ la maniero de iu, kiu komisias: estas komisie transdonita al mi paro da galoŝoj (Z); mi parolas komisie de mia grupo (en ĝia nomo).
  • komisio
    1. Ago, per kiu oni komisias ion al iu: li ricevis la honoran komision formi [...] (Z); por fari reformojn en E. la Delegacia Komitato ricevis komision nek de la E-istoj, nek de siaj propraj delegintoj (Z); mi parolis kun la mastrino de la domo en komisio de unu sinjoro (Z); multaj amikoj petas min sendi al ili en komision grandan nombron da libroj (Z) (kun komisio vendi ilin, t.e. kredite).
    1. Tio, per kio iu estas komisiita: tiu servistino plenumis nur negravajn komisiojn (Z); prenu tiun ĉi paketon: en ĝi vi trovos mian komision detale (Z).
    1. (ark.) Komisiono.
  • komisianto
    [KOMERCO] Persono, laŭ kies ordono kaj je kies konto la komisiisto aĉetas aŭ vendas.
  • komisiisto
    1. Tiu, kies metio estas plenumi la komisiojn de aliaj personoj: strata komisiisto; komisiisto por la transporto de la pakaĵoj, varoj.
    1. [KOMERCO] Tiu, kiu profesie kontraktas laŭ la ordono kaj je la konto de alia persono, ricevante pro tio salajron aŭ provizion.
  • komisiito
    Tiu, kiun oni komisiis ion fari.
    delegito, komisaro, deputito.
  • komisiulo
    Komisiita peranto: vere vi prenis lertan komisiulon (Z).
  • irkomisio
    lro por aĉetado de varoj ktp en komisio de iu: venadis maljuna homo, por ordaranĝi kaj plenumi la irkomisiojn (Z).
    trabutiki.

    komisii


    Iel rilatitaj:

    agentx akreditivx akreditx asignx ataŝex delegx deputx komisionx komitatx