koralo

koral/o (1)

[ZOOLOGIO] Kalka, pli-malpli arboforma skeleto de diversaj kolonioj de kniduloj, ordinare fiksiĝinta al submaraj rokoj, el kiu oni faras ornamaĵojn: braceleto el ruĝa koralo; lavo da koraletoj (Z); arboj kovritaj de prujno similis al blankaj koraloj (Z); ilia vizaĝo estis pli ruĝa ol koraloj (X).
  • korala
    1. El koralo: koralaj insuletoj, juveloj. [VIDU] koralrifo.
    1. Koralkolora: korala buŝo, koralaj lipoj.
  • Korala
    Nomepiteto de maro, parto de Pacifiko inter Aŭstralio kaj Nov-Hebridoj (154°E, 15°S).
  • koraluloj
    Klaso (Anthozoa) de kniduloj, kies interno (
    celentero) estas dividita de septoj en plurajn kamerojn; multaj sp-oj el la klaso vivas en koralaj kolonioj.
  • okkoraluloj
    Subklaso de koraluloj kun 8 septoj (k kameroj) kaj tentakloj, al kiu apartenas i.a. la alcioniuloj.
  • seskoraluloj
    Subklaso de koraluloj, kies nombro de septoj kaj tentakloj estas oblo de 6, kaj al kiu apartenas i.a. la aktiniuloj.
  • stelkoralo
    Madreporo.

    koralx


    Eble rilatitaj:

    aktinix, alcionix, antozox, atolx, celenterx, insulx,