pankreato

pankreat/o

[ANATOMIO] (pancreas) Abdomena glando de la vertebruloj, ekzokrina kaj endokrina, kiu sekrecias la pankreatan sukon en la duodenon kaj du hormonojn (insulinon kaj glukagonon, rolantajn en la reguliĝo de la glukemio) en la sangon.
  • pankreata
    Rilata al la pankreato.
  • pankreatino
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Totala ekstrakto de la pankreata suko: pankreatino grave rolas en la digestado de amelo, lipidoj kaj proteinoj pro enhavo de hidrolizaj enzimoj.
    tripsino.
  • pankreatito
    [MEDICINO] Akuta aŭ kronika inflamo de la pankreato.
  • pankreatektomio
    [MEDICINO] Parta aŭ plena ablacio de la pankreato.
  • hepatopankreato
    Vd hepato.

    Iel rilatitaj:

    insulx korpx