proklami

*proklam/i (tr)

  1. Oficiale kaj publike anonci: proklami siajn principojn en kunveno (B); la rezulton de voĉdonado, la respublikon; proklami iun reĝo (B); la ĵus proklamita faraono (B); laŭte li proklamis la vortojn de la Sankta Skribo (X); iru kaj proklamu ĉi tiujn vortojn norden (X); ĉiuj nacioj, inter kiuj estos proklamata Mia nomo (X).
  1. (f) Klare anonci: kiam ĉiuj sonoriloj de preĝejoj proklamas la grandan pentotagon (Z); la koko jam proklamis la noktomezon (B); liaj okuloj proklamis tiel justan juĝon, ke [...] (Z).
  • proklamo
    Ago proklami kaj la koncerna solena eldiro: la militaj proklamoj de Napoleono.

    Iel rilatitaj:

    deklarx