oscili

oscil/i (ntr)

Balanciĝi alterne en kontraŭaj direktoj ĉirkaŭ ekvilibra punkto: la oscilanta nadlo en kompaso; oscilanta elektra energio en cirkvito.
balanci, luli, svingi, ŝanceli.
  • oscilo
    ĉiu el tiuj alternaj balanciĝoj: kalkuli la oscilojn de pendolo.
  • oscilado
    Agado de korpo aŭ medio, kiu oscilas: [TELEKOMUNIKOJ] altrudita oscilado (oscilado, kies frekvenco estas difinata de la genera sistemo), libera oscilado; torda oscilado (kiam pendigita drato aŭ fadeno, al kiu estas fiksita la pezilo, estas tordata).
  • oscililo
    [ELEKTRO] Aparato por produkti elektromagnetajn oscilojn: kvarca oscililo, loka oscililo.
  • oscilografo
    [FIZIKO] Aparato, servanta por videbligi aŭ registri elektrajn oscilojn: katoda, spegula oscilo.
  • osciloskopo
    [FIZIKO] Instrumento por observi sur ekrano la formon de laŭtempe ŝanĝiĝanta elektra signalo.

    oscilx


    Iel rilatitaj:

    amplitudx balancierx balancx elektrx horloĝx