pendolo

*pendol/o

  1. Pezaĵo, pendanta de fiksa punkto kaj balanciĝanta laŭ egalaj temperoj.
  1. [TEKNIKOJ] Reguliga organo de horloĝo, konsistanta el maso fiksita ĉe la ekstremo de oscilanta vergeto: la pendolo de la horloĝo iradis tien kaj reen (Z).
  1. [SPORTO] pendolsimila ludilo, kiu konsistas el sidtabulo, pendanta de du longaj ŝnuroj kaj laŭvole svingebla (balancilo).
    baskulo.
  • pendola
    Rilata al pendolo: pendola movo.
  • pendoli (ntr)
    Balancigi kiel pendolo.
    oscili, svingiĝi.
  • sekundopendolo
    [FIZIKO] Pendolo, kies pendola tempo estas precize unu sekundo.

    pendolx


    Iel rilatitaj:

    balancx horloĝx ludx sekundx