kvitanci

*kvitanc/i (tr)

Skribe konstati, ke ŝuldo estas pagita, aŭ ke senditaĵo estas ricevita: li kvitancis al mi la pagon de la luprezo.
  • kvitanco
    Ago kvitanci kaj sekve:
    1. Skribo, per kiu oni kvitigas iun pri sumo, kiun li devis pagi; kvitatesto. SIN. pagatesto.
    1. Skribo, per kiu oni atestas, ke oni bone ricevis ion; ricevatesto: la kvitancon por ricevo de la pakaĵo mi tie ĉi almetas (Z). [VIDU] kvitancmarko.


    Iel rilatitaj:

    atestx buĝetx