lariko
larik/o (1)
[BOTANIKO] G. (Larix el pinacoj) de falfoliaj, monoikaj pingloarboj kun maldikaj, molaj pingloj, unuj en fasketoj sur mallongaj, verukformaj ŝosetoj, aliaj unuopaj sur longformaj ŝosoj, kaj kun staraj, malgrandaj, ovoidaj konusoj, kiuj ofte restas sur la arbo dum pluraj jaroj; ligno rezinoriĉa, tial neputrema kaj uzata i.a. por montardomoj kaj ŝipkonstruaĵoj; 9 sp-oj, N-hemisferaj, malvarmejaj, forstumataj kaj pororname kultivataj. Amerika lariko
Speco de lariko (L. laricina), el N Ameriko. ĉinia lariko
Speco de lariko (L. potaninii), el U ĉinio. Eŭropa lariko
Speco de lariko (L. decidua), el Mezeŭropo. Himalaja lariko
Speco de lariko (L. himalaica), el E Himalajo. Japania lariko
Speco de lariko (L. kaempferi), el Japanio.
Iel rilatitaj:
abix
arbx
florx