bobeno

  1. [KOMUNUZO] Cilindroforma peco el ligno plasto kc, ĉirkaŭ kiu oni volvas fadenon: bobeno por kudromaŝino. SIN. bobenkerno.
    ŝpinilo, konuklo.
  1. [TEKSINDUSTRIO] Cilindra, konusa aŭ simila volvaĵo de fadeno.
  1. [ ELEKTRO] Cilindra dratvolvaĵo: aerkerna, agorda, senpolusa bobeno en radiotelefonio; ĉelara bobeno (aerkerna kun dukontakta ŝtopilo, volvita senkapacite); krucvolva bobeno (pli moderna formo de ĉelara bobeno); indukta bobeno (volvaĵo el kupra drato ĉirkaŭ tubo el izolaĵo, uzata por pligrandigi la induktancon de cirkvito).
  1. [ FOTOGRAFIO] Cilindroforma volvaĵo de filmo k de nigra papero, per kiu oni povas ŝargi fotoaparaton en plena lumo.
  1. [FOTOGRAFIO] Cilindroforma dika volvaĵo de projekciota filmo, ĉ. 300 m longa, uzata kiel unuo de longo: tribobena filmo.
  1. (ark.) = navedo: miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto (X).
  • bobeni (tr)
    Volvi ĉirkaŭ bobeno: bobeni lanon, draton.
  • bobenego
    Granda bobeno, ĉirkaŭ kiu oni volvas ŝnuregon.
    kapstano.
  • bobenilo
    Maŝino por bobeni.
  • bobenistino
    Laboristino, kiu bobenadas.
  • malbobeni
    Malvolvi ion de ĉirkaŭ bobeno.
  • barbobeno
    [ ELEKTRO] Bobeno kun malgranda rezistanco k granda reaktanco por kontraŭstari la pason de alterna kurento en cirkvito.
  • paperbobeno
    Granda kontinua strio el papero kunrulita ĉirkaŭ si k prezentanta grandajn dimensiojn: paperbobenoj por gazetpresado.
  • sparkbobeno
    [TERVETURILO] Indukta bobeno, servanta por ekbruligi la benzinvaporon en eksplodmotoro.
    bobenx

    bobenx


    Iel rilatitaj:

    ELEKTRO FOTOGRAFIO cilindrx dratx elektrx fadenx filmx kapstanx konuklx konusx navedx volvx ŝnurx ŝpinx